Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/146

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉiujn Esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj akceptis la internan ideon. . . . Oni ĉie komprenas, ke U.E.A. liveras taŭgan neŭtralan fundamenton por ĉiuj interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu ĉi reciproka sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj, kaj foriĝos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan interkomunikiĝon."[1]

En 1911, al la kongreso de la Rasoj en Londono, li sendis rimarkindan ekzamenon de la demando pri gentoj kaj internacia lingvo.

Ĉu malamo inter gentoj havas kaŭzon politikan? Ne, Vienanoj kaj Dresdenanoj simpatias, malgraŭ la landlimo. Dume Slavoj kaj Germanoj batalis en Aŭstrio kaj ekstere. Ĉu ĝin kreas konkurado ekonomia? Ne kreas, sed profitas. Rusaj kaj Japanaj malriĉuloj, estante soldatoj, servas interesojn de la mastroj. Se ekzistus inter ambaŭ gentoj kompreno reciproka, la milito estus malfacila. Ĉu pli

  1. Plena teksto en gazeto Esperanto, n-ro 62, Ĝenevo, 20 septembro 1909.