Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/147

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gravas korpaj diferencoj? Ne, ĉar en unu sama gento jam ekzistas tiaj. Eĉ nigruloj ne suferas pro koloro sia, sed pro moroj de la tuta gento. Postsignoj de barbara tempo kaj sklaveco ofendas la blankulojn, kiuj mem estas ja kulpaj pri la krimo. Egaligo kultura ŝanĝus tion post kelkaj generacioj.

Pri deveno kaj hereda sango Zamenhof rebatis la konatan antaŭjuĝon. Post li, famaj antropologoj pruvis en sciencaj verkoj, kiom miksite jam kuniĝis ĉiuj rasoj en Eŭropo.[1] Inter gentoj staras nur du faktaj diferencoj: lingvo kaj religio.

"La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion. . . . Daŭros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas interne de ĉiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj, k.t.p.; sed la plej terura el ĉiuj, la malamo intergenta, tute malaperos."
  1. Prof. Eugène Pittard: Les races chez les belligérants, Genève 1916.