Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/153

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

neŭtrale-homan, kaj vivu, laŭ etiko, moroj kaj vivaranĝoj neŭtrale-homaj.

Pri l' unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto, insistante pri tiu ĉi punkto: kulturo devas esti tuthomara. Neniu havas rajton humiligi aligentan homon, trudante al li sian lingvon kaj nacian formon de kulturo.

Pri la dua, la religia, li nur aludis tie per malmultaj vortoj. Li pripensis verkon specialan je tiu temo. Cetere, la religia unueco de l' popoloj komenciĝis per si mem jam de longe. En multaj regnoj, ŝtato kaj eklezio jam apartiĝis. Tiel grandiĝis homa libereco. Kiam ĉie malaperos oficiala privilegio por tiu aŭ alia religio, la afero iros pli rapide. Sed ankaŭ sur tiu kampo necesus ekstarigi ian difinitan fundamenton por neŭtrala renkontiĝo.

Tiu ĉi paragrafo staris plej ŝanĝita en la dua eldono de l' Deklaracio pri Homaranismo. Estis delikate. Laŭŝajne Zamenhof unue pensis, ke homoj povus samtempe aparteni al sia hejma eklezio kaj vizitadi ian templon superkredan. Intertempe, romaj aŭ grekaj Krist-