Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/154

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

anoj sendube montris al li, ke l' episkopoj malpermesus al siaj fideluloj tian partoprenon. Tiam ili devus elekti inter ambaŭ. La dua teksto do forigis tion, kaj nur lasis kiel devojn de ĉiuj homaranoj: "sincerecon, toleremon al malsamaj kredoj kaj plenumon de moralo frateca". Fondo de kaj aliĝo al sendoktrina komunumo restis nur rekomendate al liberkredanoj, "por fiksi fortike sian religian neŭtralecon kaj savi sian posteularon kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon".

Tie kuŝis la plej forta zorgo de Zamenhof: ke homoj ne restu en gentaj eklezioj nur pro eksteraj cirkonstancoj. Organizo monda devus esti tia, ke neniu bezonu, malgraŭ sia kredo, algluiĝi al tiu aŭ alia religio, nur ekzemple pro patriotismo, aŭ por ne perfidi siajn samgentanojn.

Homaranismo helpos forigi tiun ĉi devigon al malsincereco. Sed ankaŭ tial la vorto "liberkreda" ne devas signifi speciale ateista. "Liberpensuloj" ofte fariĝis fanatikaj materialistaj sektuloj. Liberkredano estu ĉiu homo, kiu kredas je neniu el la ekzistantaj religioj.