Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/155

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tia komunumo devus aranĝi neŭtrale-homajn festojn, morojn, kalendaron, k.t.p., kiuj povus utili pli malfrue por la tuta homaro. Pro la cirkonstancoj en Oriento, tre urĝa estis tiu flanko praktika.[1]

Oni devas ja memori, ke ĝis la rusa Revolucio 1917, granda parto de Eŭropo havis grekan kalendaron kun diferenco dek-tritaga je l' Okcidenta. Sed ĉu iam estos ĝenerale akceptataj aranĝoj ellaboritaj nur de liberkreda komunumo? Dubante pri tio, Zamenhof revenis poste al sia pli frua ideo. Eĉ se ne ĉiuj religianoj povus tuj partopreni, tamen estus pli bone, ke homaranoj ne nur liberkredaj kunvenu por prepari neŭtralan religion, evitante ĉion ofendan al iu konscienco.

Iom post iom, komencante de aferoj simplaj kaj transirante al pli altaj temoj, unuiĝo venos, eĉ malrapide, kaj influos la ĉirkaŭan mondon. Zamenhof konsideris kiel krimon, forŝiri iun homon de lia kredo, se ĝi donas

  1. Detalaj ekzemploj estis jam donitaj en ĉapitro VII.