Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/156

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al li la internan kontentigon kaj eksteran fratemecon. Ankaŭ en tio li konsentis kun pragmatika filozofo James. Sed ekzistas ĉie milionoj da homoj ne kredantaj je sia religio. Ili nur profitas ĝian kadron eksteran. Ili baptiĝas, edziĝas, enteriĝas laŭ ĝiaj ritoj. Tion farante, ili helpas al disigo inter gentoj. Eĉ pli grave, ili sin devigas al nevola hipokriteco. Por edukado al infanoj tio estas bedaŭrinda. Baldaŭ ili rimarkas, ke la gepatroj agas kaj parolas nesame.

Se homo nekredanta forlasas pro sincereco ĉiun eklezion, kaj forĵetas kune ĉiun eksteran moron, feston, aŭ solenon religian, tiam ankaŭ la gefiletoj suferos pro vivado tro proza. Pri tiu temo delikate skribis Zamenhof en nepresita manuskripto, kiun nur postmorte mi tralegis sur lia skribotablo:

"Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj reguloj; ĝi bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon. Infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en la koro tiun feliĉon, tiun varmon, kiun