Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/157

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al aliaj infanoj donas la preĝejo, la tradiciaj moroj, la posedado de 'Dio' en la koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam ĝi vidas alian infanon, eble tre malriĉan, sed kun feliĉa koro, irantan en sian preĝejon, dum ĝi mem havas nenian gvidantan regularon, neniajn festojn, neniajn morojn! . . . "[1]

Tria infano de Zamenhof naskiĝis en 1904. Ŝi estis filineto, kiu montriĝis tre frue pensema kaj memvola. La patro respektis ŝian karakteron. La knabineto ja rimarkis ĉion per okuletoj tre klarvidaj. Hejme sur vespera tablo estis teo kun tranĉaĵoj de ŝinko. Laŭ kredo izraela, tio estis peko kontraŭ Dio. Religio malpermesas uzi karnon porkan. Same ĉe katolikoj manĝi viandon vendrede. Sed la patro estis liberkreda. Kial?

En preĝejoj polaj sonoris muzikado de l' orgenoj sub pentraĵoj flamkoloraj. Tie predikadis elokventaj pastroj, aludante al eterna gloro

  1. El projektata Alvoko al Kongreso por neŭtrale-homa religio.