Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/158

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de l' martiroj pro patrujo kaj pro Kristo ambaŭ krucumitaj. Kial ne fariĝi pola kaj kristana?

Tamen, en lernejo, kristaninoj turnis dorson al hebreaj knabinetoj. Tiel ordonis iaj gepatroj ŝovinistaj. Amikecoj simplakoraj estis disrompitaj. Mokaj vortoj sonis. Kie estis amo kaj nobleco? La filineto de Zamenhof silente ĵetis brakojn ĉirkaŭ lian kolon. La infano ekkomprenis lian grandan korsuferon.

El tiaj malamemaj gepatroj multaj ne kredis la instruon kristan. Ili ŝatis nur la kadron eklezian. Ĉu do preferi ateismon?

"Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon je dogmoj kun nepra nekredo je Dio, ne por ĉiuj estas akceptebla) ne multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj, ĉar ligi la homojn povas nur sameco pozitiva, sed ne negativa. Alproksimiĝas inter si nur tiaj du homoj, kiuj ambaŭ akceptis por si la samajn religiajn principojn en difinita formo konkreta; sed senreligiulo el unu religio kaj senreligiulo el alia religio restas ĉiam