Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sur tiu dolĉa tero vivas jam de miljaroj unu el plej malnovaj gentoj de l’ aria mondo. En norda parto paroliĝas ankoraŭ antikva lingvo litova, proksima je sanskrita. En puraj moroj kaj popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj el Hindujo pratempa.

Longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo netuŝita ĝis dek-tria centjaro. De l’ cetera mondo forkaŝita per marĉoj kaj per densaj arbaregoj, kie kuras ĝis nun sovaĝaj urbovoj, la popolo daŭris adori la fortojn de l’ naturo sub gigantaj kverdoj, vivanta templo de la dioj.

Tie tamen ekbatalis okcidenta volo kun orienta pacienco. En Mezaĝo taŭtonaj kavaliroj tiun landon almilitis, polaj nobelaj ĝin ligis al sia ŝtato, moskova caro ĝin atakis. Dume alkuradis el tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi manlaboron kaj komercon laŭ invito reĝa. Tiel alia gento tre maljuna trovis tie novan Palestinon kaj fondis urbojn aŭ plenigis ilin.

Kun si ĝi enportis industrion kaj negocon, sed ankaŭ sian lingvon german-judan, propran