Ĉi tiu paĝo estis validigita
kredon kaj Sabaton, eĉ apartajn vestojn. Ekstere montris la Hebreoj heredan timemon pro kutimaj batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj:
- Aŭskultu min, vi, kiuj konas la veron,
- Popolo, havanta mian instruon en koro:
- Ne timu ofendon de homoj,
- Ne tremu antaŭ insultoj.
- Leviĝu, leviĝu, vin vestu per forto,
- Ho brako de l’ Eternulo;
- Leviĝu, kiel en tempoj antikvaj,
- Ĉu ne vi dishakis Fierulon?
- Ĉu ne vi sekigis la maron? [1]
Kiam disfalis litvo-pola Respubliko je l’fino
de l’centjaro dek-oka, preskaŭ tuta litva nobelaro
de longe jam forlasis la prapatran lingvon
kaj fariĝis pola kore kaj parole. Litovan
lingvon daŭris uzi vilaĝanoj en la nordo,
blankrutenan tiuj en la sudo. Pola sonis en
kasteloj, en preĝejoj katolikaj, en la Vilnaj
altlernejoj, kaj en domoj societaj. En urboj, eĉ
Germanoj havis propran kolonion kaj kvar-
________
- ↑ Jesaja LI, 7, 9, 10.