Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/166

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"danĝeran internaciulon". Mi lin vidis en printempo 1915 malsanan, malfortan, kun animo disŝirita pro la malamo inter homoj. Li laboris super projekto de alvoko al kongreso homarana.

Nur al tuthomaraj celoj li volis fordoni sian fervoron. Dum la tuta mondo diskoleriĝis en kontraŭaj ŝovinismoj, li restis fidela je sia idealo. Por la Pariza Kongreso li jam rifuzis partopreni je kunveno por fondo de Hebrea Ligo. La 30-an de junio 1914 li skribis al la organizantoj:

"Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar laŭ miaj konvinkoj, mi estas 'homarano', kaj mi ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj — kiel natura sindefenda reago — estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj