Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/167

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala.

"Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta. Mi estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma."

Eĉ la persekuto kaj teruraj batoj kontraŭ la Hebreoj dum la milito ne ŝanĝis tiun ĉi vidpunkton. Sed kiu aŭdis Zamenhof parolantan pri tiuj suferoj kaj vidis lian korŝiran doloron pro ili, tiu povas kompreni kiom li oferis sur la altaro de l' fideleco al supergenta idealo.