Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/168

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Je Pasko 1915, li publikigis en gazetoj Esperantaj sian "Leteron al diplomatio". Eble ĝi estas lia skribaĵo la plej forta. Bedaŭrinde ĝi aperis tri aŭ kvar jarojn tro frue antaŭ la tempo de la Pariza Konferenco. Poste neniu havis la ideon ĝin represi kaj diskonigi. Al estontaj decidantoj pri Eŭropo li sin turnis per profeta voko: "Ĉu vi komencos simple refaradi kaj flikadi la karton de Eŭropo? Ĉu vi simple decidos, ke la terpeco A devas aparteni al la gento X, kaj la terpeco B al la gento Y?"

Laŭ Zamenhof nur unu decido povus savi Eŭropon de kruda sovaĝeco. Ĝi estus oficiala proklamo kaj firmigo de tiu ĉi principo: "ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj". Sed por efektivigi tion, estus necese nomi la regnojn per neŭtralaj nomoj geografiaj, anstataŭ per nomo de gento. En regno titolita "Rusujo", la Rusoj sin kredis posedantoj; kaj Letoj, Estoj aŭ Poloj estis premataj. En lando nomata "Polujo" la Poloj sentas sin mastroj, dum Hebreoj, Rutenoj kaj Litovoj plendas pri