Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/172

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

taŭis lin kiel okulisto ĉe la strato Dzika. Sed li bedaŭris, ke li forlasis la tieajn malriĉulojn. Li sin sentis hejme nur inter ili. Lia frato Aleksandro ĵus mortis malproksime. Lia filino Sofio forestis en Ĥarkov, kiel kuracistino. Leteroj jam ne venis pro milito. Ĉagreno lin premis. Patre li suferis pro la morto de multegaj Esperantistoj. "Kial ili, kaj ne mi?" — li demandis. Pri juna kaj fervora Bolingbroke Mudie li aludis ofte, vespere ĉe l' kameno. Sur la muroj estis ĉie memoraĵoj de l' kongresoj, Bulonjo, Kembriĝo, ĝojaj tagoj. Ankaŭ tie staris portreto de l' amiko, maljuna kaj fidela, Moscheles.

Ankoraŭ li laboris pri homarana ideo. "Ĝi estas ja la celo de mia tuta vivo", li diris kun fervora brilo en okuloj. "Por ĝi mi fordonus ĉion ofere. Se mi nur estus ne tiel senforta, senpova ĉi tie, fortranĉita el mondo!" Li antaŭvidis morton, kaj li sentis la potencan vokon al tiu tasko. Li deziris almenaŭ starigi l' aferon. Poste troviĝos helpantoj por ĝin vastigi tra la mondo. La suferanta homaro bezonas tiun helpon al unuiĝo.