Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/173

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jam en aŭtuno 1914, li skribis al D-ro Uhlman en Svislando: "La terura milito, kiu nun faras tian grandan ekstermadon inter la homoj, instigas min, ke mi, malgraŭ la ĝisnuna malbona sukceso, nepre penu aranĝi kongreson de homaranoj". Sed la milito longiĝis. Iom post iom li elpensis novan planon. Li projektis vastan kongreson universalan por neŭtrale-homa religio. Sed antaŭe estus ja necese kunvoki pli malgrandan kunvenon preparan. Al ĝi oni invitus profesorojn universitatajn inter kaj ekster Esperantistaro.

Li pretigis cirkuleron, anoncante ke la kunveno "okazos en la lastaj tagoj de decembro 1916" en urbo svisa. Sed la milito daŭris. Sur la manuskripto tiu dato kuŝas trastrekita. Li skribis ŝanĝe: "en la unuaj tagoj de aŭgusto 1917". En marto, la milito daŭris ĉiam. Ĉu senfine? Ĉu li vidos iam pacon? Denova korektaĵo montras krajone, kaj eĉ tragedie, ĉi tiujn vortojn per tremanta mano: "post la fino de la milito".

La milito ne finis, sed lia vivo ja bona kaj pura. Ĉiu spiro fariĝis turmento. Li devis ne