Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/176

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kuŝiĝi, nur sidi aŭ stari. La Rusa Revolucio, leviĝinta sen mortigoj, donis al li novan esperon. Li amis la popolojn de l' vasta imperio. Ĉu ili scios daŭre liberiĝi interfrate kaj sensange, kiel komencite?

Printempo venis. Li pensadis multe, kaj skribadis urĝe. Nova homaro devas organiziĝi. . . . Sed kiom laciga nedormado! Kiom turmenta la deviga sidado! Kiom dolora la batado de l' koro!

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!

Ripozi, dormi eĉ kelkajn minutojn! Unu tagon la kuracisto lin permesis momenton. Estis la 14-a de aprilo 1917. Li etendiĝis sur kanapo. Al pordo la edzino akompanis la doktoron. Dume li sentis sin pli bone. Fine iom da ripozo, tiom sopirita! . . . Sed jam li eksufokiĝis. Li volis voki. La voĉo haltis en lia gorĝo. Jen alkuris la edzino. Ŝi helpis lin residi. Ve! jam ĉesis bati tiu koro, bat-