Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/177

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

inta tiel forte por homaro. Jam venis la ripozo liberiga. Ho, mia kor'! Post longa laborado Ĉu mi ne venkos en decida hor'? Sufiĉe! Trankviliĝu de l' batado, Ho, mia kor'! En tago pluva, malhela, malvarma, la varsoviaj Esperantistoj akompanis la ĉerkon al tombejo. Malĝoje kantis poeto Belmont:

Ne venis Polujo kadavron honori
De filo pollanda, de monda saĝul' . . .
Ho kiel sangiĝis en mi pola kor' . . .
Malriĉaj Hebreoj nur venis post ĉerko
Ĉar mortis bonkora helpant' okulisto.

Al tiu vasta rondo familia, kies delegitoj ĉiujare lin aklamis en kongresoj, la landlimoj restis fermitaj. Nur kelkaj Poloj, Grabowski, Belmont, germana ŝipestro Neubart, povis diri adiaŭon en la nomo de tiu ĉiulanda popolo, kiu lin amis kaj priploris en la tuta mondo. De registaro, neniu. Honorigo, nenia. Nur la amaso popola, la humila klientaro de l' heb-