Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/178

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rea kvartalo, en siaj laborvestoj. Multaj junuloj dankemaj. Multaj geviroj kortuŝitaj.

Kiel enterigo de Tolstoj inter ĉirkaŭaj vilaĝanoj, ĝi estis la plej alta, la plej taŭga simbolo. Efektive nur mortis la homo, la viro 57-jara, la malriĉa okulisto. Sed la granda verko restis. Ankaŭ la inspiro el animo pura. Ne povas tio morti. Malaperos la registoj, malaperos la malgrandaj granduloj, kiuj lin ignoris. Sed eterne vivos kaj diskreskos ĉie lia semo pensa. Jam dekmiloj da homoj sanktigis lian nomon. Iam tuta homaro rekonos lin gvidanto al frata repaciĝo.

Sur lia skribotablo kuŝis lasta manskribaĵo krajona, nefinita. Ĝi estis plano de artikolo pri senmorteco de l' animo. Kion kredis mem tiu granda amiko de l' homaro, kiu donis tutan vivon al pensoj unuigaj? Kia do estis la fundo de lia kredo? Kiel li supozis pri aferoj transmortaj kaj nekontroleblaj? Pri sia persono li estis ĉiam silentema. Liaj proksimuloj eĉ ne povus respondi. Ili vidis nur kiamaniere li vivis: bonkore, pure, modeste, helpeme, ofere, mirinde pacience kun ĉiuj, neniam