Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/179

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ofende per ago aŭ parolo kontraŭ iu ajn, ĉiam simpatie aŭskulteme al ceteraj homoj, eĉ al tedaj. Al ĉiuj, edzino, fratoj, gefiloj, nevinoj, amikoj, klientoj, li aperis kiel homo sankta. En turmentaj horoj ĉiu venis al li por konsilo. "Li neniam pekis", diris malnova servantino pola, montrante lian portreton sub ŝia krucifikso. Kiom da famuloj restis grandaj en okuloj de l' servantoj?

Sur papero kvarpaĝa li ekskribis la intiman konfeson. Morto lin interrompis. Sur tri paĝoj kuŝas antaŭklarigo. Li petis senkulpigon, ke li verkas pri tiu temo, estante ne specialisto. Eble oni diros, kiel pri ceteraj, ke nur maljune li ekpensis pri ekkredo. Antaŭproteste li notis:

"Ĉio, kion mi nun skribas, naskiĝis en mia kapo ne nun, sed antaŭ kvardek jaroj, kiam mi havis la aĝon de 16-18 jaroj; malgraŭ ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio kaj pri senmorteco preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis."