Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/180

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tamen li antaŭvidis, ke tiu ĉi artikolo al multaj tre malplaĉos:

"Dum en la mondo scienca mi perdos ĉian estimon, mi samtempe en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation, verŝajne nur atakon, ĉar mia kredo estas tute alispeca ol ilia kredo. . . . Estos pli prudente se mi silentus, sed mi ne povas."

La kvara paĝo nur estis komencita. La skribado estas preskaŭ nelegebla:

"Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En mia infaneco mi kredis je Dio, kaj je senmorteco de l' animo, en tiu formo, en kiu instruas mia denaskiĝa religio. Mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia nekredado mi atingis ĉirkaŭ la aĝo de 15-16 jaroj. Tio estis ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj