Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/182

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke li akiris senŝancelan fidon je unu forto komuna por amo kaj inspiro al konsciencoj, ke li tiel havis "Dion en la koro", ke li komprenis la daŭrecon de l' spirita laborado trans la morto, kaj rigardis la diversajn homajn religiojn kvazaŭ malsamajn vestojn de unu sama vero.

Jam antaŭ Abdul-Baha, la fama persa profeto, kiu lin admiris, li respondis al kongreso de Kristanaj gejunuloj salutinta lin:

"Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed . . . kio pli bela en la mondo ol plena sekvado al instruo de Jezuo?"

Tamen, kio pli malfacila pro kulturo egoista, ŝovinista, mongajnema?

Zamenhof tre klare vidis la materian flankon de la baroj. Tial li proponis rimedojn praktikajn por ebligi amon. Tial li disdonis al la homoj tiun lingvon interligan, la mirindan frukton de genio harmonia. Sur miloj da lipoj li metis ilon fratigan. Al miloj da vivoj li donis ĝojon, sencon, utilon. Ne prediki li