Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/183

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

volis, sed helpi.[1] En tio li montriĝis siatempa. Granda kuracisto de l' homaro. Li kliniĝis ame super ĝia korpo malsana, venenita. Li komprenis la kaŭzojn. Li vidis kaj respondis la bezonojn. Ne nur parolojn, sed faktojn. Ne nur konsilojn, ankaŭ serumon.

Lia cerbo estis ekvilibra. Nur lia koro batis varme kaj rapide. Lia menso estis saĝa kaj trankvila. Tiun trankvilecon oni rimarkis ĉiel en lia persono. Simpla, pensema, vera, li abomenis ĉian frazistecon. Kiu, eĉ plej humila Esperantisto, ne parolis kun li ĉe kongreso? Kiu, parolinte kun li, ne lin amis kaj respektis el tutkoro? Eĉ per verko lin koninte, multaj homoj tra la mondo lin rigardis kiel majstron la plej karan. En vilaĝoj de Karpatoj, en urbetoj amerikaj, en urbegoj sub tegmento, lia portreto staris en popolaj hejmoj, amate, homfrate. Sur nigraj kampoj de

  1. Interesa ekzemplo de lia helpemo al homoj estas lia elpensado de tute ellaborita skribmaŝino en 1891-1892.