Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/184

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Eŭropo, en frakaso batala, multaj homoj falvunditaj vidis lian bildon reve.

Nun, tiu skriboĉambro lia, ĉe domo varsovia, estas malplena. Pie ĝin konservas netuŝitan la nobla vidvino. Kiom vastega la manko. Kiom doloriga. . . . Tie li sidadis. Tie liaj libroj. Tie la iloj okulistaj. Tie la paĝo nefinita. Silentas la horloĝo.

Iel regas en la ĉambro atmosfero potenca, impresa, eterna. Altiga pureco. Nedirebla grandeco. . . . Jes, granda estis tiu homo. Granda publike. Granda private. Kio estis ni, kun niaj malgrandaĵoj, niaj malaltaj disputoj, niaj krimaj malkuraĝoj?

Li tamen amis ĉiujn nin. Li lasis al ni devon: konigi tutan lian proponon al homaro. Tie sur la blanka paĝo kuŝas lia plumo. Ĝi batalis por la bono kaj la belo. Sed la tasko estas nefinita. Kiu ĝin daŭrigos? Kiu plenumos lian volon? Jam la morto liberigis lin. Jam ĝi donis flugilojn al lia penso. "Nun de loko flugu ĝi al loko. . . ." Nova mondo devas konstruiĝi. Morto kaj naskiĝo. Homaro