Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

liberigis vilaĝanojn de sklaveco al termastroj, sed samtempe lasis ilin sen ia propra kampo. Tial ili devis tamen pagi luon per laboro sia, kaj barakti pli ĵaluze kun la riĉaj posedantoj. Ĉar la mastroj estis polaj, dum litovaj aŭ blankrusaj restis ĉiuj kamparanoj, gentajn sentojn jam venenis la disputo.

Pli malfrue renaskiĝis en la lando movado nacia de Litovoj, kies literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro. Tion baldaŭ persekutis Rusoj kaj malŝatis Poloj, pro suspekto kaj ĵaluzo. Pli diabla ruzo estis cara politiko rilate al Hebreoj. Ilin oni pelis okcidenten el diversaj partoj de Ruslando, per ĉiaj leĝoj kaj reguloj, kun la celo superŝuti polajn urbojn kaj malfortigi reziston. Kiel ŝafaro forvipita, miloj da Hebreoj malfeliĉaj enloĝadis en Polujon ĉiujare. Edukitaj ruse, fremdaj al kutimo kaj al lingvo de la lando, komercemaj, baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis ĉiel abomenataj de la pola societo kvazaŭ grava malhelpaĵo al defendo kontraŭ Rusoj.

Ĉe premataj nacioj suferado konstanta