Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

naskas ofte plej potencan sopiregon de la penso, kvazaŭ inspiro ĉiela. Litva pola poeto Mickieviĉ, el Vilno forpelita de la rusa registaro, sonigis tra Eŭropo genian alvokon al sanktiĝo de sia popolo por savi ĉiujn gentojn de l' mondo. Eĉ antaŭ lia renkonto mistera kun mistikulo Tovianski, li jam predikis al Poloj plenan mesianismon. Kiel Kristo krucumita pro la kulpoj homaj, tiel Polujo disŝirita punpagis la pekojn de l' ŝtatoj. Sed estis ankaŭ por ĝi sononta la horo de korpa renaskiĝo, kaj tiam ekregos paco sur tero:

Kiel Kristo ja venkis la tombon,
tiel ankaŭ Polujo revivos,
por savi popolojn kaj Ligon
ilian sigeli por daŭra justeco.3

Ĉe polaj rondoj en litvaj urboj revarmiĝis la koroj per espero tia. Dume ĉe Hebreoj, aparte loĝantaj, ankaŭ sentiĝis revado mesiana. Kiu de l' ekstera mondo ricevas nur malŝaton, rebaton kaj doloron, tiu serĉas en si mem ian