Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĝojon por spirito kaj al si kreas propran vivadon internan.

Tiel disvastiĝis inter judaj rondoj, en Polujo kaj apude, sopirado je patrujo palestina kaj je fina regrupiĝo de l' Mosea familio sur la tero promesita. Ankaŭ regis inter ili fido senŝancela je rolo sankta de l' Hebreoj, popolo de Dio elektita kaj per sufero preparita al granda tasko nekonata. Tion anoncis jam profetoj de l' antikva tempo, kaj premitaj koroj ja rajtas esperi:

Ĝoju kun Jerusalem,
Kaj estu gajaj pri ĝi . . .
Jen Mi fluigos sur ĝin
Pacon kiel riveron,
Kaj la riĉaĵon de l' popoloj . . .
Venis la tempo
Kolekti ĉiujn gentojn kaj popolojn,
Ke ili venu kaj vidu Mian gloron.4

En atmosfero pensa flugadis do la grandaj inspiroj mesianaj, kaj ili semiĝis en spiritojn.