Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sur tia tero de l' akra sopirado genioj kreskas plej favore, sed plejparte ja perdiĝas la semoj en sablo, ĉar amaso ne komprenas plej altan sencon de l' inspiroj. Nur nacian flankon la popoloj vidas klare.

Al simpla reĝa kandidato la Hebreoj malaltigis Kriston liatempe. Nur pri pola ŝtato pensis Poloj, kaj ekmiris kiam frate parolis Mickieviĉ al Rusoj. Pri lia homarama spirito el hindo-litovaj prapatroj ili restis preskaŭ blindaj.

En Eŭropo dispafadis militoj pro naciaj celoj: por itala liberigo, por unueco germana. Popolojn premis en Kaŭkazo kaj subtenis en Balkano rusa caro. Lin batis imperiestro franca, kaj tiun venkis prusa reĝo. Lastan ribelon de l' Poloj per sango subakvigis rusaj generaloj. Ĉie progresadis tekniko milita kaj akriĝis incitoj naciaj, sed en Okcidento la gentojn dividas ja limoj naturaj, dum en Oriento vivas ili miksite.

Sur litva tero kvar gentoj malsamaj loĝadis en urboj, kun celoj kontraŭaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. De strato al