Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Per ĉiutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj infanoj plenan edukadon en gimnazio kaj universitato. Tri fariĝis iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto.

Saĝa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome la plej fidelan akuratecon al devo ĉiutaga.

Dolĉan anĝelan naturon havis la patrino. Bonkora, sentema kaj ĉiel modesta, ŝi tutkore sindonis al siaj infanoj kaj al sia mastrumado. Blinde fidema je la saĝo kaj justeco de l' edzo, ŝi tamen klopodis por moligi liajn juĝojn en okazo de puno.

Kiam eliris el patra skriboĉambro malfeliĉa kulpuleto, li preskaŭ ĉiam renkontis survoje, kvazaŭ hazarde, la patrinon pretan por lin ankaŭ "severe" admoni, dum ŝi glatis lian kapeton kun larmoj en okuloj. "Plej certe ŝia kispuno pli efikis, ol la mano de l' patro", skribis unu el fratoj de Ludoviko multjarojn poste. "Kiam unu el ili restis sen tagmanĝo laŭ ordono patra, nevidebla anĝelozorganto sendis al li porcion pere de maljuna kuirist-