Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ino, dum la posttagmeza dormeto de l' familiestro, kaj ĉiam kompreneble nur hodiaŭ por la lasta fojo".

Sed ne al Ludoviko, nur al liaj petolemaj gefratetoj okazis tiaj aventuroj, ĉar lin respektis lia patro kaj la tuta familio, kvazaŭ plenaĝulon. Saĝa, modesta, pensema, studema, neniam laŭta, kvankam obstineta, li ĉiam evitis suferigi iun ajn. Ĉe klaso li jam aperigis kleron neordinaran kaj talenton por verkado. Instruantoj admiris lin. Amikoj nomis lin "barono", pro lia trankvila sintenado kaj ĝentilaj manieroj. Tamen tute ne superulo malridema li sin montris en la hejmo kaj lernejo. Pala kaj malforta li estis ja kiel infaneto, sed jam vigla kaj ĝojema knabo li fariĝis, bonega aranĝisto de festetoj kaj ekskursoj. Kiel ĉefon kaj animon de l' amuzoj, lin ĉirkaŭis gefratetoj aŭ kolegoj. Li plej ŝatis la dancadon, sed por problemoj malfacilaj de lerneja tasko li estis ankaŭ tre helpema konsilanto.