Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Preter la fenestroj de la ligna domo Zamenhofa, sur la strato Verda, pasis aro da Hebreoj kun la tipaj longaj barboj . . . Al vizaĝoj jen celtrafas neĝaj kugloj en pafado. Frapon sub okulo. Sangas vango. Plendas maljunulo . . . "Ne bleku, judaĉoj! hundoj!" krias knaboj el kristana gento, kaj diskuras for, mokante judan lingvon nekonatan: "Hra, hre, hri, hro, hru." Tion ridas kaj aplaŭdas rusa leŭtenanto: "Formarŝu de l' trotuaro, vi, raso de ŝtelistoj! . . ." kaj kraĉas oficiro pro malŝato.

Sur vendoplaco moviĝas la popolamaso. Bruadas paŝoj kaj paroloj en zumado laŭta. Brilas koloroj inter korboj kaj legomoj: verdaj ŝaloj de virinoj el kamparo litva, ŝafaj peltoj, grizaj vestoj de soldatoj, manteloj kamelharaj, bluaj uniformoj de la rusaj oficistoj, blankaj zonoj, ruĝaj kolumoj, oraj agloj, arĝentaj ornamaĵoj . . . Disputas vendistinoj kun germana marĉandulo. Alkuras homoj. Ariĝas videmuloj. Ĝendarmoj intervenas. Jen plendas la virinoj en dialekto litva. Policanoj ne komprenas. "Ruse parolu!" minacas la oficiro,