Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"nur ruse, ne lingvaĉe! ĉi tie estas rusa lando! . . ." Protestas Polo el amaso . . . Kie? . . . Jen la viro. Jam lin kaptas la ĝendarmoj. Tremas ĉeestantoj, eĉ nevole. Inter tranĉaj bajonetoj li formarŝas, arestite. Silentas vilaĝanoj. Per saluto ĉiuj Poloj honoras la martiron, sed Germanoj kaj Hebreoj ne forprenas sian ĉapon. "Jam li ĉesos nin insulti", murmuras longbarbulo. Kolero fajras en okuloj polaj, mokemo en la rusaj.

Kion scias tiuj homoj unuj pri l' aliaj? Ke ankaŭ ili havas koron, konas ĝojon kaj doloron, amas hejmon kun edzino kaj infanoj? Eĉ penso tia ne okazas. Ekzistas nur Hebreoj, Rusoj, Poloj, Germanoj . . . ne homoj, sole gentoj. En sia domo ĉiu akceptas nur samgentanojn. Kun malbeno de l' gepatroj forpeliĝas el la hejmo pola junulino, se al Ruso ŝi promesis fidon. Pri Litovoj oni ridas: "Estas ja nur vilaĝanoj!" Ilia poezio kaj nacia revekiĝo? Laŭ Poloj "intrigo rusa", laŭ Rusoj "germana pagitaĵo". Eĉ ion pli neniu scias pro lingvo malfacila. Pri Hebreoj rakontiĝas strangaj misteraĵoj ĉe vespera babilado inter