Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

slavaj flikistinoj. "Malaperis bubo du tagojn antaŭ juda Pasko. Sur la pordo sinagoga vidiĝas makuleto ruĝa sub skribaĵo nelegebla. Kiu povas ja kompreni la hebrean literaĉon? Terure ĝi aspektas . . . Ankaŭ strange ŝajnis la rigardoj de l' amaso juda sur ŝtuparo de la sinagogo. Ĉu Hebreoj ne mortigus bubojn por havigi sangon laŭ kaŝita rito? Por ili la panisto kuiras kukojn ja misterajn . . ." Tiel kuras murmurado. Poste bubo retroviĝas, sed vastiĝis jam la famo kaj efikis en spiritoj.

Pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistok. Kion fari, por ke homoj ne eraru tiel abomene? El tiaj kredoj kaj incitoj rezultas iam veraj katastrofoj.