Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Gimnaziano en Varsovio

Pogromo Bjalistoka. — Muroj inter popoloj. — Ideo pri mondlingvo. — Trakompreno de Historio. — Fervoro je latina lingvo. — Nekrasof. — Simpatio al laboristoj. — Lingva serĉado. — Vortaro kaj logiko. — El letero al Borovko. — Sufiksoj. — Pri angla gramatiko. — Lingva projekto en 1878. — Kolegaro. — Fino de Gimnazio. — Patra malpermeso.

Kvardek jarojn pli malfrue, en 1905, rusaj bandoj militistaj sangumis Bjalistokon per pogromo plej terura: <poem>

"En la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo, sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej krudaj bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la