Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

listok. Doloris li pro la fremdeco inter loĝantoj de la sama lando. Doloris li pro la malamoj en la tuta mondo. En lia pensema kapeto formiĝis jam plano kaj volo ke "pli malfrue", kiam li estos "grandaĝulo", li nepre forigos tiun ĉi malbonon.

Diversajn revojn utopiajn li forĵetis unu post la alia, sed unu ĉefa restis por li ĉiam pripensinda: tio estis la ideo pri unu homa lingvo. "Se nur la homoj povus kompreniĝi!" li sopiris, kaj infane kalkuladis kiun lingvon oni povus alpreni por tutmondo. Poloj malŝatus rusan, Rusoj ne volus germanan, Germanoj ne tolerus francan, Francoj malakceptus anglan. Kion fari? Nur neŭtrala lingvo povus ĉiujn kontentigi, sen ofendo nek ĵaluzo. Se tian lingvon internacian ĉiuj homoj lernus krom la sia, tiam ili povus mem ekkoni unu la aliajn de popolo al popolo. Rekte rilatus ili kune. Ĉesus la blinda fido je gazetoj politikaj aŭ incitoj diplomataj, por decidi kredon ĝeneralan pri najbaraj gentoj.

Kiam el reallernejo Bjalistoka li transiris al ĉefurbo pola kun gepatroj, Ludoviko Zamen-