Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

hof eniĝis gimnazion varsovian por klasikaj studoj. Historion oficialan lia klara komprenemo trapenetris ĝis la funda vero. Pri militoj kaj lertaĵoj politikaj temis ja la tuta instruado. Ne nur en litva lando malfeliĉa, la gentoj sin malkonis kaj malamis reciproke. Ne nur tie floris la incitoj anonimaj. Ĉe potencaj ŝtatoj registaroj zorgis tion. De centjaroj ili jam kutimis gvidi la publikan opinion kontraŭ unu aŭ alia gento, laŭ la celoj politikaj de l' momento. Dum pafilegoj fabrikiĝis, jam laboris gazetistoj, parolistoj, eĉ poetoj ŝovinistaj, por formi senton ĝeneralan.

Agentoj oficialaj disvastigis ĉie rakontaĵojn, suspekton, kaj eksciton. Per bildoj kaj presaĵoj ili tuŝis korojn de l' virinoj, vekis la indignon de l' popolo, kreis eĉ koleron — ĉion nur por preni peceton de lando aŭ afrikan kolonion. Eksplodis milito. Amase falis junaj viroj. Funebris la virinoj. Mizeris loĝantaro de vilaĝoj detruitaj. Paco fariĝis. La ŝtato perdis cent mil homojn proprajn, kaj aneksis kvindek mil nigrulojn. Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj. Mirinda la sukceso.