Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La venkita ŝtato petas aliancon. Jam finiĝis incitado. De nun vidu la bonaĵojn, kaj forgesu ĉiujn pekojn! Sed amiko jam malnova ekĵaluzas, postulas "kompensaĵon". Kontraŭ tiu nun ekmarŝu la impresmaŝino, kaj ĉio same rekomencu! . . . k.t.p.

En genia cerbo de junulo disvolviĝis tiu bildo kun precizo frapa. Rompu, rompu murojn inter la popoloj! pensis knabo Zamenhof. Ili estas ja lulilo en la manoj de gvidantoj anonimaj. Ĉesu malkompreno pro nekono reciproka! Nur intrigantoj ĝin profitas. Nacioj devas mem kontroli la eksteran mastrumadon. Ili devas mem rilati kun ceteraj. Ĉesu monopolo de kelkaj malpaculoj! Nur de nescio tenas ili la tutpovon. Falu muroj, ili falos kune. Nur en mallumo vivas la vampiroj. Brilu suno, ili malaperos.

Kun fervoro li lernadis grekan lingvon kaj latinan. Jam li sin vidis veturanta tra la mondo, kaj per flamaj paroladoj predikanta, por ke homoj revivigu tian lingvon de l' antikva tempo kaj ĝin uzu por komunaj celoj. Ĉu ne parolis greke la tuta mondo kulturita en epoko