Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

germana estus la plej internacia. Angloj, Francoj, Hispanoj kaj Italoj, Holandanoj, Germanoj, Skandinavoj kaj eĉ Slavoj konus ĝiajn elementojn kiel eble la plej multajn. Vortoj kiel horo, karto, vino, bruna, kaj ceteraj apartenas ja samtempe al dek tri ĝis dudek lingvoj. Elekto devus esti kvazaŭ voĉdonado de l' plejmulto. Tamen homa lingvo estas afero grandega. Riĉegaj gramatikoj, dikaj vortaroj, dek miloj da esprimoj timigis junan Zamenhof. Kiel iri ĝis plenfino?

Iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin. "Unu fojon, kiam mi estis en la sesa aŭ sepa klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo ŝvejcarskaja (pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo konditorskaja (sukeraĵejo). Ĉi tiu -skaja ekinteresis min, kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas aparte ellernadi. Ĉi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili