Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj »[1].

De tiam li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en diversaj lingvoj. Kia riĉa fonto! Kia mirinda povo por kreskado kaj multiĝo! La plej multaj lingvoj uzas ilin blinde kaj senorde. Per vere plena kaj regula utiligo de tiu forto, riĉa vortarego disflorus el malgranda radikaro. Nur -ino, -aĵo, -isto, -ema, -igi, -iĝi centobligus ĝin. Dek mil vortoj memformiĝus sen aparta lerno.

Liaj instruantoj en lernejo rigardis Ludovikon Zamenhof kiel lingviston rimarkindan. Tre juna li jam lernis francan kaj germanan. Ĉe kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan. Elparolo malfacila, ortografio malpreciza, sed kia forto kaj rapido en la frazoj! Gramatiko? Tre malmulta. Nur kelkaj antikvaĵoj malregulaj. Riĉa lingvo do bezonas tute ne deklin-

  1. El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el rusa lingvo tradukita de V. Gernet (Lingvo Internacia 1896, n-ro 6-7; Esperantaj Prozaĵoj, p. 239).