Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭi, korekti, kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj kiel ekzemple la universala prepozicio je, la elasta verbo meti, la neŭtrala, sed difinita finiĝo , k.t.p., kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekzemple mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn."[1]

Dum tiu puriga laborado ankaŭ foriĝis el la lingvo kelkaj latinaj radikoj, kiel ekzemple anno kaj diurno, kaj anstataŭiĝis per jaro kaj tago. Efektive -ano jam estis sufikso kun senco malsama, kaj aliflanke Zamenhof ne volis vortojn kun duobla litero. Diurno tre malbele sonis en kunmetitaj vortoj kiel ĉiudiurnediurnmeze, kaj ankaŭ estis inter-

  1. Letero al Borovko.