Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nacia fakte nur por malgranda nombro da homoj kleraj, kiuj konas latinan lingvon aŭ tiajn vortojn francajn kiel diurne, neniam uzatajn de l' popolo. Dume tago estas almenaŭ tuj konata de pluraj grandaj popoloj per uzado ĉiutaga, do fakte multe pli internacia. Same plibelsona kaj el greka lingvo anstataŭis e latinan, ne sufiĉe klaran al oreloj por dividi frazojn sen konfuzo.

Kiam poste eksteruloj volis "perfektigi" la vortaron, ili ofte nur revenis al unua formo, kaj nur marŝis malantaŭen sur la vojo jam paŝita de viro pli sperta kaj pli zorga. Teorie diris ili, "tiu formo estus certe pli scienca ol ĉi tiu". Ankaŭ Zamenhof jam trovis samon antaŭ ili, sed multjara praktikado vidigis al li gravan maltaŭgecon de l' unua kaj neceson ĝin forigi per plibona.

Ke "genio estas longa pacienco", kiel kantis Viktor Hugo, tion montris la ses jaroj de senĉesa polurado per provado. En infanaj jaroj Zamenhof fervoris por muziko. Li ludis fortepianon, kaj li ŝatis kanti. Tial harmonio ĉiam regis lian guston.