Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ne li kredis, ke sufiĉas gramatiko kaj vortaro por vivigi lingvon. Ĉiu malgracio aŭ pezeco en la frazoj lin akre suferigis. Longe li plendadis al si mem, ke la lingvo ne sufiĉe "fluas". Tial li komencis nun eviti laŭvortan tradukadon el tiu aŭ alia lingvo. Li penis rekte pensi en la nova.

Iom post iom ĝi ekiris mem. Ĝi malpeziĝis. Ĝi pli rapidis. Ĝi jam ĉesis esti ombro de l' ceteraj. Ĝi ricevis sian vivon, sian spiriton, sian karakteron propran. Ĝi nun dolĉe puŝis for la influojn de l' ekstero. Ĝi jam fluis tiam, flekseble, gracie, kaj "tute libere, kiel la viva gepatra lingvo".

Tiam estis la vera naskiĝo de la lingvo internacia. Ĉar kiel helpus la homaron senviva kolekto da vortoj? Kiom ĝi valorus, eĉ kun aprobo de naŭdek scienculoj? Ĉiu tirus siaflanke. Mankus fundamento. Ne estus ia stilo komuna. Ne ekzistus ia kutimo por reguligi liberecon. Kontraŭe, pro Zamenhofa pacienco kaj genio la lingvo jam vivis, kiam ĝi aperis. En si ĝi jam portis certan forton, ĉar granda homo ĝin uzadis. Gramatiko kaj vort-