Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aro estis ja sciencaj kaj tial nepersonaj, krom elektoj aŭ preferoj de finiĝoj aŭ vortetoj. Sed la spirito kunliganta, la stila fundamento, jam estis sigelitaj per mano tre persona. En ĝin Zamenhof metis multon el si mem. Per ĝi li esprimis novan senton, novan homan sopiradon.

Impresanta estis lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina pri la celo. Ĝi simbolis revon de multaj koroj nekonataj. Tial ĝi influis poste l' unuan rondon de l' verkantoj en la nova lingvo.

Nacia literaturo komenciĝas ĝenerale per milita poemaro. Ĝian stilon kaj spiriton signas fama kantisto pri bataloj. Okazis male por lingvo Zamenhofa. En pacaj kantoj ĝi eliris al publiko. Pri homa refratiĝo ankaŭ skribis la sekvantoj de la Majstro.

Ankaŭ propran animstaton li esprimis. Dum ses jaroj li restadis sub silento. Ĝi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri sia laborado. La kaŝeco lin turmentis. Tial li malŝatis eliradi. Nenie li ĉeestis, en nenio partoprenis. En rondoj societaj li sentis sin