Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fremdulo. Tiel pasis for la plej belaj jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore. Tiun fajron kaj suferon sub silento li pentris per tiama la versaĵo:

MIA PENSO

Sur la kampo, for de l' mondo, antaŭ nokto de somero
Amikino en la rondo kantas kanton pri l' espero.
Kaj pri vivo detruita ŝi rakontas kompatante —
Mia vundo refrapita min doloras resangante.

"Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?"
Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado
Kun fraŭlino ripozanta post somera promenado!

Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan — la junecon — mi ploranta
Metis mem sur la altaron de la devo ordonanta!

Fajron sentas mi interne, vivi ankaŭ mi deziras;
Io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras . . .
Se ne plaĉas al la sorto mia peno kaj laboro,
Venu tuj al mi la morto, en espero — sen doloro!