Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Doktoro Esperanto
Klara Zilbernik. — Vaganta kuracisto. — Ekscio pri Volapük. — Nova turmento. — :Fianĉiĝo. — Helpema bopatro. — Eldono de l' Unua Libro. — Ekscito antaŭ Rubikono. — :"Ho, mia kor'!". — Apero de la lingvo. — Edziĝo. — Dissendado de broŝuroj. — :Respondoj kaj aliĝoj. — La Dua Libro. — Akraĵoj de l' sorto. — "La Esperantisto". — :Premanta situacio. — Trompeter. — Morto de l' patrino. — Transloĝo al Grodno. — :Tolstoj. — Rusa cenzuro.

Tamen iam "l' amikino en la rondo" divenis la misteron. Klara Zilbernik, filino de Kovna komercisto, renkontis Zamenhof ĉe bofrato sia. Sprita, gaja, energia, kaj bonkora, ŝi atente rimarkadis la junulon silenteman kaj timeman. Granda frunto pura kaj pensema; sub okulvitroj rigardo luma kaj profunda.

Amo venis inter ili. Unu tagon li konfesis