Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al ŝi siajn du sekretojn. Ŝi komprenis, kaj decidis partopreni lian vivon de sindono.

Ŝi povis antaŭvidi ekzistadon malfacilan, kaj tial agis tre kuraĝe. La diplomon kuracistan Ludoviko Zamenhof ricevis jam du jarojn antaŭ tio; sed inter 1885 kaj 1887 li vane serĉis tujan vivrimedon. De loko al loko tre malĝoje li provadis trovi la sufiĉan klientaron. La komenco estis neprospera. Ankaŭ lia modesteco kaj sentemo lin malhelpis. Tre ŝatata de malriĉaj malsanuloj, li ne sciis gajni grandajn sumojn. En Plock unu vesperon oni lin venigis en domon de riĉuloj. Kuŝis maljuna sinjorino, kaj apude tri doktoroj. Stato malespera. Post du tagoj ŝi pereis. Al la kvar vokitaj kuracistoj la gefiloj sendis altan pagon. Zamenhof rifuzis sian. Kial preni monon, kiam mortis la kliento?

En Vejsieje, la urbeto litva, li ĉeestis morton de bubino. Febro ŝin bruligis for. Pro doloro la patrino malfeliĉa preskaŭ freneziĝis. Dum monatoj poste li aŭdadis ŝiajn plorojn kaj ĝemadon. Li decidis lasi ĝeneralan praktikadon kaj elekti fakon okulistan.