Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiel spirado malfacila de homo suprenkurinta kvin etaĝojn de ŝtuparo kaj staranta antaŭ pordo halte:

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor'!
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor'!

La unua libreto aperis en la rusa lingvo. Baldaŭ poste sekvis eldonoj pole, france, germane kaj angle. Ĉiuj entenis saman enkondukon, tekstojn en lingvo internacia: Krista preĝo Patro nia, El Biblio, Letero, Versaĵoj, plenan gramatikon el dek ses reguloj, dulingvan vortareton el naŭcent radikoj. Ankaŭ estis aliĝiloj kun promeso tuj komenci la lernadon, kiam dek milionoj da personoj estos same promesintaj. Per deklaro sur la dua paĝo la aŭtoro jam forlasis ĉiajn rajtojn siajn, ĉar "lingvo internacia, kiel ĉiu nacia, estas komuna propraĵo". La tuta verko estis sub-