Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

skribita per belsenca pseŭdonimo: "Doktoro Esperanto".

La 9. de aŭgusto[1] Zamenhof edziĝis, kaj enloĝis tre modestan ĉambrareton sur la strato Przejazd 9, en Varsovio. Tie kun edzino li komencis dissendadon de l' broŝuro al gazetoj kaj personoj ĉiulandaj. Ŝi skribadis nomojn kaj adresojn, enpresigis anoncetojn en ĵurnaloj. Tiel pasis la monatoj de l' komenca kunvivado. Feliĉaj, kiuj scias eternigi sian amon per tuja semo de komuna idealo.

Kiel estos akceptita la libreto? Ĉu ĝi simple falos en silenton kaj forgeson? Ĉu homoj blinde eĉ ne legos frukton de dekjara laborado? Minacis dubo malespera. En tiaj horoj ofte kuŝas en la manoj de virino, ĉu blovi kuraĝiĝon sur flameton fidan aŭ ĝin estingi per ploretoj de plendado bagatela. Granda ŝi estas, se ŝi gardas la flamon.

Unu post unu ekvenis respondoj. Demandoj, konsiloj, aproboj, aŭ fervoraj leteroj. Eĉ kelkaj estis jam skribitaj en la nova lingvo. Ĝi far-

  1. 1887.