Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iĝis do vivanta, ĉar uzata. Baldaŭ multaj anonciĝis aliĝantoj. Formiĝis rondo familia. Duoble ĉesis la soleco Zamenhofa.

Estis por li granda ĝojo, senti sin de tiam ĉirkaŭata de fervoraj samideanoj. Eĉ ankoraŭ pli kontente li pensis, ke la lingvo jam trovis nun anaron, kaj povus baldaŭ kreski per si mem. Laŭ lia espero "la aŭtoro tiam tute foriros de la sceno, kaj estos forgesita. Ĉu mi post tiam ankoraŭ vivos, ĉu mi mortos, ĉu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi ĝin perdos, la afero tute ne dependos de tio; kiel la sorto de ia vivanta lingvo tute ne dependas de la sorto de ĉi tiu aŭ alia persono".

Tiel li skribis en la Dua Libro, kiun li eldonis nur en la lingvo mem, jam en komenco de la jaro 1888. Kun multaj aliĝintoj li korespondadis ja persone. Sed plej ofte li devis rediradi pri la samaj temoj. Tial li respondis kolektive per unu broŝuro ĝenerala.[1]

  1. D-ro Esperanto: Dua Libro de l' Lingvo Internacia. Kajero n-ro 1, Varsovio 1888 (Cenzuro 18/30 januaro).