Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Mia profunda kredo je la homaro min ne trompis", li skribis en antaŭparolo, "la bona genio de l' homaro vekiĝis: de ĉiuj flankoj al laboro ĉiuhoma venas junaj kaj maljunaj . . . viroj kaj virinoj rapidas porti iliajn ŝtonojn por la granda, grava kaj utilega konstruo."

Ne nur kun Zamenhof korespondis la novaj adeptoj, sed ankaŭ inter si. Antono Grabowski tradukis jam verkojn el Goethe kaj Puŝkin.

En oktobro 1889 aperis la unua adresaro, kun mil nomoj diverslandaj. Laŭ uzado ĝenerala, la "lingvo de Esperanto" baldaŭ nomiĝis "Esperanto" tute simple. Al ĝi konvertiĝis en Nurnbergo Leopold Einstein kaj la tuta klubo mondlingvista. Ili fondis saman jaron gazeton monatan La Esperantisto. Ĝi anoncis grupojn en Sofjo kaj Moskvo. Kreiĝis internacia movado.

Samtempe la maldolĉo de l' eksteraj cirkonstancoj returmentis la doktoron. Klientaro ne plenigis lian akceptejon. De l' bopatro li ricevis monon por presigi la broŝurojn. Sed por hejmo li ne volis akcepti lian helpon. Li deziris nepre perlabori vivrimedon. Jam nask-