Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iĝis gefiletoj Adamo kaj Sofio. La edzino reveturis Kovnon en loĝejon de l' gepatroj. Dume la juna okulisto denove serĉis praktikadon en alia loko. En Ĥerson, apud Nigra Maro, li klopodis sensukcese. En marto 1890 ambaŭ retroviĝis en ĉefurbo pola.

Tie Zamenhof ekprenis sur sin la eldonon de La Esperantisto, laŭ deziro de l' samideanoj. Preskaŭ ĉiuj estis malriĉuloj, kaj nur cento pagis abonprezon. Post kelka tempo li forspezis ĉiujn fortojn kaj rimedojn siajn. Kun edzino kaj infanoj li troviĝis en premanta malfacilo. Ĝuste tiam tre malsanis la patrino, kiun amis li el tuta koro. Ĉagreno lin sufokis. Ĉio ŝajnis nigre malespera. La sorto minacis senigi lin je patrino adorata kaj ankaŭ je lia vivcelado. Se li mem malaperus, la lingvo povus tamen prosperadi, li opiniis. Sed, se li haltigos la presadon de l' organo centra, baldaŭ disvelkos la tuta progreso. "Se la trunko ĉesos vivi", li skribis en alvoko lasta, "ĉiuj esperoj estos perditaj. La esperantistoj devas zorgi. . . . Mia situacio atingis lastan gradon de neebleco."